Michael L. Sitko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Michael L. SITKO estas usona astronomo, kiu laboras ĉe la Departemento de Fiziko de la Universitato of Cincinnati.

Li estis Bakalaŭro en Arto ĉe la Ŝtata Universitato de San-Diego en 1974 kaj ricevis sian Ph. D. de la Universitato de Viskonsino en Madison en 1980.

Lia intereso centriĝas pri la naturo de la grajnoj de interstela, ĉirkaǔstela kaj interplaneda kosma polvo kaj ties rolo en la formiĝo de planedsistemoj.

Minor Planet Center kreditas lin de la kunmalkovro de la asteroido (9730) 1982 FA en 1982 kun W. A. Stern.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]