Michael Zaslow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Zaslow
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1942 (1942-11-01)
en Inglewood
Morto 6-an de decembro 1998 (1998-12-06) (56-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per amiotrofa lateralsklerozo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Susan Hufford • Joanne Dorian vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • scenaristo • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1961– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michael Joel ZASLOW (1942 – 1998) estis usona aktoro ĉefe rolante kiel maliculo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li debutis per malgranda flanka rolo en fama kinfilmo Breakfast at Tiffany's (1961) kaj en televido per The Long, Hot Summer (1965). Dum 1960-aj jaroj li partoprenis en Star Trek, interalie.

En 1970-a jardeko li rolis en kinfilmoj You Light Up My Life kaj Meteor krom televidaĵoj Search for Tomorrow, Barnaby Jones kaj Lou Grant.

Dum 1980-aj jaroj li ĉeestis televidaĵojn kiel The Love Boat, One Life to Live kaj Spenser: For Hire. Li ankaŭ aktoris en kinfilmo Seven Minutes in Heaven kaj verkis scenarojn por televidserio Another World.

En la fino de la jarcento li partoprenis televidaĵojn Woman on the Ledge, The Guiding Light kaj Law & Order, krom rolis malgrandan flankan rolon en kinfilmo Star Trek: First Contact.