Midt-Telemark - "meza Telemark" - estas komunumo de Norvegio, kiu komence de 2020 ekestis per fuzio de la antaŭe najbaraj komunumoj Bø kaj Sauherad. La komunuma ĉefloko estas Bø. Ĝi administre apartenas al la provinco Telemark - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 10 735 loĝantoj sur areo de 518,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Notodden, Kongsberg, Skien, Nome, Kviteseid kaj Seljord.