Mihály Mikes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MIKES Mihály grafo (pro. mikeŝ) estis hungara grandbienulo, magnato en Transilvanio naskiĝinta en ? mortinta en Csesztve la 6-an de januaro 1721.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Grafo Mihály Mikes en 1691 estis ĉefkapitano de Háromszék, en 1700 ĉefprefekto de departemento Belső-Szolnok. Pro sia fideleco al imperiestro li ricevis de Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1693 rangon de barono, en 1696 tiun de grafo. En 1703 li estis kaptito de kurucoj kaj li ĵuris fidelecon al Francisko Rákóczi la 2-a. En 1707 la landkunveno de Marosvásárhely elektis lin senatano. En 1707 – 08 kaj 1710 li estis komandanto en rango de generalo de fuĝintaj kurucoj al Moldavio. En 1713 li estis ĉegubernia konsilanto de Transilvanio.

Fonto[redakti | redakti fonton]