Mihály Schoretits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mihály Schoretits [mihAj ŝoretiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schoretits Mihály estis hungara kuracisto, profesoro. Lia familia nomo foje aperis kiel Shoretits.

Mihály Schoretits [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1741 en Horvátzsidány (laŭ alia informo en Cinfalva [2] (nuntempa Siegendorf en Aŭstrio). Li mortis la 3-an de marto 1786 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Schoretits akiris kuracistan diplomon en Vieno en 1765. Post siaj studoj li laboris en la sama urbo en armea hospitalo. En 1767 li estis nomumita kuracisto de Veszprém. Inter 1770 kaj 1784 li instruis en Reĝa Universitato de Nagyszombat (en 1777 la universitato translokiĝis al Pest-Buda (komprenu Budapeŝto), sed li sekvis la universitaton). En la studjaroj 1777 kaj 1782 li estis dekano, en 1783 li estis rektoro [3]. Li estis signifa pedagogo, sed li neniam kontribuis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.