Mihály Zsofinyecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Zsofinyecz
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1906 (1906-02-20)
en Kispest
Morto 30-an de aprilo 1986 (1986-04-30) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mihály Zsofinyecz [mihAj ĵofinjec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsofinyecz Mihály estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

Mihály Zsofinyecz [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1906 en Kispest. Li mortis la 30-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Zsofinyecz frekventis bazlernejon, poste li estis komence simpla laboristo, poste faklaboristo en granda fabriko. Li aliĝis al la sindikato en 1925, al la socialdemokratoj en 1934, al la komunistoj en 1945. Li gvidis fabrikon en 1948. Ekde la sekva jaro li estis ministro, inter 1957 kaj 1962 senpostena ministro (dume kelkaj mallongaj interrompoj okazis). Tiutempe li plenumis ankaŭ signifajn partiajn postenojn. Li estis parlamenta deputito inter 1949 kaj 1958. Li pensiuliĝis en 1962.

Fontoj[redakti | redakti fonton]