Miklós Zrínyi (heroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo pri Nikola Šubić Zrinski

Ne miskomprenu pri Miklós Zrínyi!

Kroata Grafo Nikola IV Zrinski, kroate Nikola Šubić Zrinski, hungare Zrinyi Miklós [miklOŝ zrInji], (1508-1566) estas grava historia figuro de Kroatio kaj Hungario, kiu konstante batalis kontraŭ la turkoj.

En 1542 en Somlyó [ŝomjO], en 1556 en Hrvatska Kostajnica kaj en Babócsa li venkis la turkojn, tial la reĝo donacis al li regionon de Csákvár (nuntempa Čakovec en Kroatio) en 1546. Ekde 1557 li estis estro de fortikaĵo Szigetvár, poste en 1564 denove venkis en Segesd. En 1566 la turka sultano ekatakis Szigetvár-on. Dum la longa sieĝo eĉ la sultano mem mortis, sed la turkaj ĉefoj prisilentis ĝin. Tiutempe estis nekutime seka vetero, sekve la marĉo defendanta la fortikaĵon iĝis trairebla. La turkoj okupis la fortikaĵon, ĉiuj defendantoj mortis. La hungaroj donacis al li epiteton Heroo de Szigetvár, krome ankaŭ la kroatoj estimegas lin, ja li naskiĝis en Kroatio.

Fonto

  • Hungara Vikipedio
Monumento pri Zrinski kaj la sultano en Szigetvár