Mikroba buklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 02:54, 17 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Mikroba buklo estas komuna nomo de nutroĉeno en akvaj ekosistemoj, tra kiu solvita karbono en diferaj kemiaj formoj revenas al nutra reto. Plej ofte karbono perdiĝas pro morto de organismoj aŭ pro elfeko. Ankaŭ iom da karbon-enhavaj substancoj venas el bordo kun mortaj partoj de plantoj kaj grundo. Dum reduktado de morta aŭ feka materio fare de biologiaj reduktantoj en akva medio, ĉiam iom da karbon-enhavaj sunstancoj elsolviĝas en akvon.

La unua paŝo de reenkonduko de tiu karbono estas bakterioj, kiuj konsumas organan materion el solvo. Poste la bakteriojn konsumas pli grandaj protistoj kiel flageladojciliadoj. Ili, en sia vico, estas konsumitaj fare de pli grandaj organismoj, ekzemple fare de malgrandaj krustacoj kiel kopepodoj. Tiel la perdita karbono ree iĝas utiligebla al pli altaj niveloj de nutra reto, kiel fiŝojbirdoj. Do, la bakterioj, kiuj estas bazo de tiu procedo, estas ege gravaj ambaŭ por ekologiaj studoj kaj industrioj kiel fiŝkaptado aŭ fiŝbredado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]