Mikuláš Nevan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nicholas (Mikuláš) Nevan (naskiĝis la 28-an de oktobro 1945, mortis la 21-an de aŭgusto 2015 en Florida, Usono) estis ĉeĥdevena esperantisto, en 1976 li iĝis nederlandano kaj poste usonano en 1995.

Nevan lernis Esperanton kiel gimnazia studento en Prago kaj baldaŭ komencis aktive agadi en la iama Ĉeĥoslovaka E-movado, precipe la junulara. Li entuziasme gvidis multajn kursojn kaj organizis plurajn landajn kaj internaciajn E-aranĝojn. En 1964 Nevan fondis malgrandan, sed viglan junularan E-rondeton ĉe Ĉs. Junulara Asocio (SĈM).

En julio 1965 estis fondita junulara sekcio de ĈSEK kaj Mikuláš Nevan estis komisiita kiel ĝia gvidanto. Tiam li kun kunlaborantoj ekspedis 5600 leteroj por akiri informojn pri ĉeĥoslovakaj junaj geesperantistoj. En Prago li iniciatis kvin novajn kursojn. En aprilo 1966 li organizis tutŝtatan junularan aktivular-kunvenon, kiun venis subteni Ivo Lapenna persone. Samjare Nevan edziĝis.

Nevan enoficiĝis kiel KKS de UEA en la jaro 1969. Dum Konstitua Kongreso de ĈEA en Brno (1969) Mikuláš Nevan jam kiel oficiala reprezentanto de UEA tralegis leteron de d-ro Ivo Lapenna, tiama prezidanto de UEA. En 1973 pro tiamaj politikaj cirkonstancoj kaj premoj li devis rezigni la postenon.

Post enmigro al Usono en 1978 li hejmiĝis en Portlando (Oregono), kie li vigle partoprenis en la loka movado. En 2005 li retiriĝis al Penango (Malajzio), kie li servis kiel D kaj FD de UEA pri monda turismo. Lia vojaĝemo kondukis lin al pli ol 80 landoj sur 4 kontinentoj. Membro de UEA ekde 1963. Li esperantistigis ankaŭ plurajn siajn familianojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • nekrologo sendita por Starto 3/2015
  • Informiloj de ĈSEK 2/1965, 3-4/1965, 2/1966, 3-4/1966
  • Historio de EK Brno