Milito en Sud-Osetio (2008)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Milito en Sud-Osetio)
Mapo de Kartvelio montranta la sendependismajn regionojn kaj lokojn de la konflikto

La Milito en Sud-Osetio en 2008 estis armita konflikto inter Kartvelio, en unu flanko, kaj la du parte agnoskitaj respublikoj Sud-Osetio kaj Abĥazio en alia flanko, kun partopreno de Rusio. Ĝi komenciĝis la 7-an de aŭgusto 2008. La bataloj ekis en Sud-Osetio, per la Batalo de Cĥinval, kaj poste etendiĝis al aliaj kartvelaj regionoj kaj al la Nigra Maro.

Laŭ rusaj fontoj, Kartvelio nomumis la operacon en Sud-Osetio «Pura Teritorio» (Чистое поле). Laŭ la datumoj de la samaj rusaj militistaj fontoj, Kartvelio planis similan operacon por Abĥazio, per la ŝlosilvorto «Operaco Roko» (Скала), kun la celo rekonkeri la abĥazan teritorion en du tagoj, sed ĝi estis bremsata pro la reago de Rusio. La unuaj konfrontiĝoj ekis kiam la kartvela prezidento Miĥail Saakaŝvili ordonis al la armeo okupi la osetian enklavon, fakte sendependan ekde 1992, sed laŭ Kartvelio ĝi estis ribelinta kaj laŭleĝe apartenanta al la kartvela teritorio.

Laŭ la plenumo de la pactraktatoj kiuj metis finon al la Kartvela Enlanda Milito, en la sendependisma respubliko troviĝis pactrupoj de la 58-a armeo de Rusio. Ĉi tiuj trupoj estis atakitaj de la kartvela armeo kaj militis favore al la oseta flanko post la komenco de la konflikto kaj la bataloj, kaj ankaŭ aliaj trupoj de la rusa armeo kiuj transiris la landlimon, perfortante internaciajn leĝojn pri invado de suverena teritorio, kiu laŭ Kartvelio estis nerekta militdeklaro kontraŭ la lando. En la sama flanko, rusoj kaj sud-osetoj helpis per volontuloj al la alia sendependisma respubliko, Abĥazio.

La 12-an de aŭgusto rusaj aviadiloj bombis Gori. Armitaj fortoj de Abĥazio ĝis vespero tute konkeris Kodori-ravinon. Dmitrij Medvedev dekretis la finon al la rusaj militistaj operacoj en kartvela teritorio kaj poste akceptis la pac-planon proponitan de la Eŭropa Unio, kiu inkluzivis la retreton de la trupoj de ambaŭ flankoj al la antaŭmilita pozicio. Samtage, Kartvelio prezentis denuncon kontraŭ Rusio en la Internacia Kortumo de Justico pro perfortado de la homaj rajtoj pri rasa diskriminacio. Siaflanke, Rusio malfermis dosierujon pro genocido por esplori la mortojn en Sud-Osetio dum la kartvela atako.

Registaro de Kartvelio informis, ke la rusaj aviadiloj, malgraŭ proklamo de la fino de armeaj operacoj, plu bombis kartvelajn vilaĝojn ekster Sud-Osetio.

La saman tagon en Tbilisi okazis pacaj manifestacioj, kun partopreno de homamasoj, apogantaj agadojn de sia prezidento. En unu manifestacio, kun partopreno de preskaŭ 150 mil personoj, kolektitaj antaŭ parlamentejo, aperis prezidentoj de Pollando, Litovio, Estonio, Ukrainio kaj ĉefministro de Latvio (Lech Kaczyński, Valdas Adamkus, Toomas Hendrik Ilves, Viktor Juŝĉenko kaj Ivars Godmanis), kiuj alvenis renkonte al prezidento de Kartvelio Miĥail Saakaŝvili, laŭ iniciato de Lech Kaczyński. Dum la manifestacio Lech Kaczyński alparolis al kunvenintoj, asertante, ke la devo de internacia socio estas solidara kontraŭstaro al rusaj imperiaj streboj. Manifestantoj antaŭ la parlamentejo entuziasme reagis al vortoj de la prezidanto de Pollando, skandante dum lia elpaŝo: „Pollando, Pollando”, „Amikeco, Amikeco”, „Kartvelio, Kartvelio”. Scenoj prezentantaj la manifestacion aperis en la usona-kartvela filmo 5 Days of August (2011); aprile 2011 reĝisoro de la filmo, Renny Harlin, dediĉis ĝian premieron en internacia filmfestivalo en Valencio al la memoro de Lech Kaczyński, kiu pereis en akcidento de pola registara aviadilo super Smolensk.

Esploradoj[redakti | redakti fonton]

Internacia esplorado[redakti | redakti fonton]

En decembro 2008 Eŭropa Unio establis la Internacian komisionon pri enketado de la cirkonstancoj de la milito en Suda Kaŭkazo en aŭgusto 2008 subestre de la svisa diplomato, eks-reprezentanto de UN en Kartvelio Heidi Tagliavini. La komisiono inkluzivis sendpendajn militfakulojn kaj havis buĝeton je 1,6 milionoj da eŭroj. Ĝi devis prezenti sian raporton la 31-an de julio 2009, sed poste oni ŝanĝis la daton al la 30a de septembro.

En la fina raporto la komisiono konkludis ke:

  • La batalado komenciĝis ekde la grandskala kartvela operaco kontraŭ urbo Cĥinvalo kaj apudaj teritorioj nokte de la 7a al la 8a de aŭgusto 2008, kion anticipis artileria bombardado;
  • La komisiono ne povas konsideri sufiĉe pruvita aserton de Kartvelio pri invado de grandaj rusiaj trupoj en Sud-Osetion antaŭ la 8a de aŭgusto;
  • Estiĝas demando, ĉu apliko de povo en Sud-Osetio fare de Kartvelio estis justigebla de la vidpunkto de la internacia juro kaj la respondo, laŭ la komisiono, estas nea;
  • Sekva demando konsistas en tio, ĉu estis justigebla apliko fare de la kartvela armeo de la povo kontraŭ la rusiaj pacigantoj en la kartvela teritorio (en Sud-Osetio). La respondo denove estas nea;
  • Ne dubeblas, ke Rusio havis rajton rebati la atakon kontraŭ siaj pacigantoj per rimedoj proporciaj al la minaco. Do en la unua etapo de la konflikto apliko fare de Rusio de la povo kun la defendoceloj devas esti agnoskita laŭleĝa.

La fina raporto diris, ke la unua respondo de Rusio al la atakoj de la kartvelaj trupoj kontraŭ Cĥinvalo estas justigebla pro defendaj konsideroj, tamen sekvaj agoj de la rusiaj trupoj estis troaj[1].

Personaj esploradoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la esplorado de rusia politikisto Andrej Illarionov, la milito kontraŭ Kartvelio estis planita de Rusio dum multaj jaroj. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]