Mille regretz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mille Regretz de Collegium Vocale

"Mille Regretz" estas franca kanzono el la 15-a jarcento, kiu en sia kvarparta aranĝo kutime estas atribuita al Josquin des Prez. La versio de Josquin estas en la frigia modalo. Ĝia dolorplena simpleco faris ĝin populara bazo por revortigoj (ekzemple la meso far Cristóbal de Morales, kaj la kanzono kun 6 voĉoj (SATTBB) far Nicolas Gombert), la variaĵoj por vihuelo konataj kiel "La Canción del Emperador" far Luis de Narváez, same kiel pli lastatempaj variaĵaroj kaj elegioj. Oni diris, ke la kanzono estis ŝatata de la hispana reĝo Karolo la Unua. Tradukoj de la kanto malsamas en sia interpreto de la vortoj 'fache/face amoureuse' en la dua linio (varie 'amema kolero' aŭ 'amema vizaĝo'). La aŭtoro de la originalo kiel de Josquin estas disputata.[1]

Teksto[redakti | redakti fonton]

Teksto:

Mille regretz de vous abandonner Et d'eslonger vostre fache amoureuse, Jay si grand dueil et paine douloureuse, Quon me verra brief mes jours definer.

Teksto en moderna franca:

Mille regrets de vous abandonner et de m'éloigner de votre visage amoureux. J’ai si grand deuil et peine douloureuse qu’on verra vite mes jours prendre fin.

Esperanto traduko:

Mil bedaŭroj pro foriro de vi, kaj forlaso de via amema vizaĝo. Mi havas tiel grandan malĝojon, kaj doloran suferon, ke ŝajnas al mi, ke miaj tagoj baldaŭ finiĝos.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. David Fallows, Who composed Mille regretz?, in Barbara Haggh, ed., Essays on Music and Culture in Honor of Herbert Kellman (Paris, 2001), 214-52