Grizuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mingaso)

Grizuo estas ordinara nomo de eksplodema mingaso. Ĝi estas miksaĵo de metano kaj aero, aperante en la karbominejoj. La metano formas bruleman, eksplodeman miksaĵon kun la aero en larĝa konsista spektro. La eksplodon kaŭzas ofte malferma flamo aŭ elektra fajrero.

Oni povas eviti akumuliĝon, eksplodon de la metano en la karbominado per diversaj metodoj: aerumado, forkonduko.

La grizuo ofte kaŭzas minejan akcidenton, hodiaŭ ĉefe en Ĉinio. Por kontroli aeron de la minejo, oni uzas la Davy-lampon, pli frue Geordie-lampon. Spite al ĉio, la grizuo povas eksplodi, se pirit-riĉa karbo formas fajreron okaze de ekspluatado per metalaj iloj. La eksplodon helpas ankaŭ la fajna karbopulvo en la aero.