Minimuma formulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La minimuma formulo (aŭ empiria formulo) estas aparta molekula formulo en kiu la nombro de atomoj de ĉiu kemia elemento konstituanta estas reduktita al la rilata Plej granda komuna divizoro.

La minimuma formulo allasas informojn pri la Izomeroj kaj la disbranĉigoj.

La minimuma formulo liveras, fakte, utilon kaj praktikan kaj teorian. Ĝi funkcias kiel la unua stadio el kiu starti por rekonstrui la molekulan formulon de kemia kombinaĵo pri kiu estas konataj, ekzemple, nur la procento de ĉiu elemento kontribuanta al la formiĝo de la molekulo.

Ekzemplo de formuloj minimumaj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de formuloj minimumaj estas:

molekula formulo minimuma formulo
H2O2 HO
C6H12O6 CH2O
Si6H6 SiH

Ekzemple de utiligo[redakti | redakti fonton]

Interesa metodo de utiligo de minimuma formulo rezidas ĝuste en la rekupero de la formulo de kombinaĵo de konata konstituo, ekzemple se la elementa analizo de kombinaĵo konigas la jenajn datenojn:

  • kalio 35,56%
  • fero 17,02%
  • Karbono 21,88%
  • azoto 25,53%

Tial 100 gramoj da tiu specimeno entenas 35,56 gramojn da kalio, 17,02 gramojn da fero kaj tiel plu. Oni kalkulas la nombron de (mol=gr/PM)

  • kalio: 35,56 / 39,102 = 0,90
  • fero: 17,02 / 55,84 = 0,30
  • karbono: 21,88 / 12,01 = 1,82
  • azoto: 25,53 / 14,007 = 1,82

Oni do dividas la rezultojn akiritajn per la rezulto plej malgranda (ĉikaze per 0,30); rezultas tiamaniere la atomaj koeficientoj de unuopa elemento en la molekulo:

  • kalio = 0,90 / 0,30 = 3
  • fero = 0,30 / 0,30 = 1
  • karbono = 1,82 / 0,30 = 6
  • azoto = 1,82 / 0,30 = 6

El kiu eblas eltiri la formulon minimuman de la kombinaĵo:

K3Fe(CN)6

Rimarkendas ke en tiu kazo la minimuma formulo koincidas kun la molekula formulo. En mala kazo, nepras koni almenaŭ kroman datenon de la kombinaĵo (ekzemple, la maso absoluta aŭ la rilata maso). Ĝenerale, la ilustrita metodo alestigas ĉiam la minimuman formulon de la substanco (ne, do, de la molekula formulo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]