Mino Ĉino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natura kupro el Ĉino (grando: 11.2 x 9.3 x 0.4 cm).

La Mino Ĉino, en angla Chino Mine kaj en hispana Mina Chino laŭ kiu "Chino" estas hispana vorto por "Ĉino" aŭ "Ĉiniano"), konata ankaŭ kiel Mino Santa Rita, estas subĉiela kupra mino situanta ĉe la urbo Santa Rita (Nov-Meksiko) 15 mejlojn (24 km) oriente de Silver City. La mino estis ekfunkciigita fare de la Chino Copper Company en 1909 fare de la mininĝenieroj John M. Sully kaj Spencer Penrose,[1][2] kaj estas nune posedata kaj funkciigata de la filio Freeport-McMoRan Inc. La areo kie estas la mino estas situanta je averaĝa alto de 5,699 futoj (1,737 m).

La granda subĉiela mino estis iam la plej granda en la mondo, sed ĝi estis superpasita de Chuquicamata, kaj estas eble la plej antikva minejo ankoraŭ uzata en la Usona Sudokcidento. Apaĉoj, Hispanoj, Meksikanoj, kaj Usonanoj akiris naturan kupron kaj kuprercojn el tiu loko, iam konata kiel mino Santa Rita, kaj en la 19a jarcento, el tunela mino. La nuntempa funkciado en subĉiela mino ekis en 1910. Ĝi estas la tria plej antikva kupra mino en la mondo post la Mino Bingham Canyon kaj Chuquicamata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Penrose interests- Alirita la 2012-01-12
  2. Stuckwisch, Michelle., Patricia Padilla, Gretchen Dickey kaj Ruth Vise. "Mining Became Big Business in Southwest". - El Paso Community College.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]