Minsaigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Minsaigo (民際語) estas termino en la Japana Esperanto-movado. Ĝin kreis supoze Miyamoto Masao en la 1980-aj jaroj.

Minsaigo estas kunmetita vorto el min (民, popolo aŭ civito) + sai (際, inter) + go (語, lingvo) koncernanta internacian lingvon kiu siavice estas tradukita kiel Kokusaigo, 国際語 = koku (国, nacio) + sai (際, inter) + go (語, lingvo).

Oni uzas ĝin diverssignife kaj ne ekzistas konkreta konsento pri la signifo kaj la difino de la vorto. Tamen ŝajne la Japanaj Esperanto-movadanoj uzas ĝin por Esperanto prefere al internacia lingvo kiu en Japanio nuntempe pensigus pri la angla lingvo (tiel la movadanoj konsideras).

Iuj tradukas la vorton Minsaigo kiel transnacia lingvotranspopola lingvo, tamen aliaj simple tradukas ĝin kiel internacia lingvo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Jen estas ekzemploj de klarigo per la vorto Minsaigo pri Esperanto por ne-esperantistoj kaj komencantoj.

  • Esperanto estas Minsaigo prefere al internacia lingvo.
  • Minsaigo estas lingvo per kiu popoloj komunikas reciproke trans etnoj kaj landoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Miyamoto Masao, Komunikado en la tera epoko: Esperanto kiel transnacia lingvo 日本エスペラント図書刊行会 ISBN 4-930785-50-2