Miraklo el Číhošť

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria en Číhošť, kie okazis la evento

Miraklo el Číhošť estas evento, kiu okazis en municipo Číhošť en decembro de 1949. Dum meso sankta dum la 3-a adventa dimanĉo la 11-a de decembro 1949 kelkfoje dum la predikado de la loka paroĥestro Josef Toufar moviĝis proksimume duonmetro alta kruco super altaro sur la ĉefa altaro de la loka preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria. Da atestintoj de la movo de kruco estis proksimume 20.[1] La paroĥestro mem eksciis pri la evento de la paroĥuloj nur kelke da tagoj post tio.

La miraklo[redakti | redakti fonton]

La 11-an de decembro 1949, dum la tria dimanĉo adventa, en la preĝejo en Číhošť dum antaŭtagmeza diservo kaj ĝuste dum la predikado de Toufar,[noto 1] en la momento, kiam per la movo de la maldekstra mano li montris al la tabernaklo (la dekstran manon li havis en la tempo de la movo de kruco metita sur la brusto), ekbalancis la ligna altara kruco starigita sur la tabernaklo kaj restis stari klinigita kaj tordita kun milda transpendo direkte al predikejo.[4][noto 2] La miraklan aperaĵon vidis 20 atestintoj,[4] sed ne Toufar mem.[6]

La unua semajno post la movo de kruco[redakti | redakti fonton]

La sekvantan tagon matene Toufar renkontis unu el la paroĥulo, forĝiston Václav Pospíšil, kaj tiu informis lin pri tio, ke du membroj de lia familio kaj plua paroĥulino vidis dum la dimanĉa diservo movon de la kruco.[6] Toufar estis ekscitita kaj li konjektis pri si, ke li estas eble neinda kaj ke tio estis por li signo.[6] Dum la tago li parolis pri la kazo kun orgenisto kaj li interkonsentis kun li, ke ili devas esti singardaj, ĉar ili ne havas certecon, ĉu la aserto pri la movo de kruco estas vera.[6] Tiutage ĝis vespero li parolis pri la movo de kruco kun neniu alia.[6] Vespere vizitis lin alia paroĥulo kaj informis lin pri tio, ke la movon de kruco vidis plua paroĥulo.[6] Toufar komencis kredi al la movo de kruco, ĉar li konsideris tiun ĉi personon fidinda.[6] En la sekvantaj tagoj ankoraŭ kelke da pluaj lokaj homoj sciigis lin, ke ili vidis la aperaĵon kun la kruco.[6] Sekve de tio, ke la afero jam estis tra la vilaĝo diskriigitas, li iris sabate la 17-an de decembro 1949 al interkonsilo al dekano el Ledeč P. Václav Slavíček, li anoncis al li, kio okazis en Číhošť kaj kiel tiu ĉi aperaĵo efikis al la loka loĝantaro, precipe li emfazis, ke li rimarkis en la tuta paroĥejo depresion kaj angoron ĉe la kredantoj.[6] Sinjoro dekano aŭskultis lin, kuraĝigis lin, konsilis al li, kiel klarigi la eventon al la popolo kaj kiel doni anoncon al episkopujo.[6][noto 3]

Spiritulo Toufar viktimo de StB[redakti | redakti fonton]

Pri Číhošť komencis interesiĝi katolika eklezio kaj ĝiaj kredantoj, la lokon vizitis ekzemple abato el Želiv Vít Tajovský. Státní bezpečnost dekomence al anoncoj pri la evento ne dedixis atentemon, sed tio kun la kreskanta intereso de la lokuloj ŝanĝiĝis.[8] La evento devis esti misuzita kiel preteksto al kontraŭekleziaj represalioj kaj propagando, pri la agado inspektis prezidanto de Ŝtata ofico por aferoj ekleziaj Alexej Čepička. Paroĥestro Toufar estis akuzita, ke inscenigis la miraklon, vespere la 28-an de januaro li estis arestita kaj transportigita en malliberejon en Valdice. La kazo estis komisiita al esploristo Ladislav Mácha.

En pluaj tagoj kaj semajnoj la arestiĝado daŭrigis, arestitaj estis Vít Tajovský, sakristiano el Číhošť František Pártl, diservisto Jan Zmrhal, atestinto de la movo de kruco Václav Pospíšil kaj pluaj.[9]

Dum esplordemandado Toufar rifuzis akuzojn, ke li movigus per la kruco helpe de teknika ekipaĵo. En la sekvantaj semajnoj li subigis al kruela torturado kaj fine de februaro li subskribis elkonstruitan konfeson pri la inscenigo de la "miraklo" kaj pri seksa misuzado de messervantoj. En la 1990-aj jaroj la konfeso estis dubigita, la eksperta opinio indikas, ke laŭ la stila flanko la teksto ne respondas al la antaŭaj atestoj.[10]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En tiu ĉi predikado Toufar laŭ sia atesto dum esplordemandadoj en Valdice en la 1-a kaj la 2-a februaro 1950 predikis al temo "Meze de vi staras, kiun vi ne konas." Toufar en parolado elvokis la paroĥulojn al bona preparo al kristnaska sankta konfeso kaj akceptado kaj li emfazis, ke ne eblas serĉi Kriston aliloke ol en tabernaklo. Kiam li estis fininta la predikadon Toufar faris lian vortan rekapitulon, per movo de las maldekstra mano li montris direkte al la tabernaklo kaj diris: "'Ĉi tie en la tabernaklo estas nia Savinto, kie li vivas, batas kaj nin pekulojn atendas tiu kompatema koro de Savinto.'.“[2][3]
  2. En letero al sia amiko el la juneco, al P. Josef Sedlák, Toufar priskribis la movon de kuco jene: "Kaj jen tiuj, kiuj ekrigardis direkte al la altaro, ekvidis, kiel la kruco sur la tabernaklo kliniĝis direkte el flanko evangelia /proksimume je 40-50°/, denove ĝi turniĝis en la sama kliniĝo al la flanko epistola, denove reen al la evangelia, poste denove al la epistola kaj revenis al la mezo de la tabernaklo kaj turniĝis per la korpo /la tuta kruco/ ne egale, sed al la predikejo."[5]
  3. La dekano en Ledeč nad Sázavou, R.D. Václav Slavíček, estis arestita en konekso kun Číhošť en la sama tempo, kiel R.D. Josef Toufar. Li estis ankaŭ transportita ĝis Valdice, kaj ĉi tie torturita. Bestiajn esplordemandajn metodojn diference de Toufar li supervivis. Sed dum la gardado estis al li donitaj en la manĝaĵo drogoj, sekve de kiuj okazis ampleksa damaĝo de lia nerva sistemo. Kunarestitoj (ekzemple pastro František Štverák, kiu dum la dua mondmilito supervivis nazian koncentrejon) pli poste rememoris, ke vicon da tagoj li laŭvorte "kriegis kiel besto" kaj suferis al atakoj de agresio, dum kiuj li disbatis la ekipaĵojn de sia ĉelo. Ĉar la esplordemandado kondukis al nenio, li estis en julio de 1951 tralasita, sed baldaŭ li devis esti hospitaligita en psiĥiatrio. Pase de la tempo okazis plibonigo de lia stato por tiom, ke li povis esti tralasita. En la jaro 1953 li povis reveni en pastran administradon. Li estis destinita paroĥestro en Havlíčkova Borová, kiel li diservis kiel pastro ĝis sia morto. Sed la sekvojn de la malliberigado li kunportis dum la tuta resto de la vivo. En la jaro 1968 atestis dum la unua provo pri revizio pri de la kazo de Toufar. Li mortis la 15-an de septembro 1981 kaj li estas sepultita en tombejo en Borová en pastra tombo.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Doležal, Miloš. (2012) “Zde ve svatostánku je náš Spasitel”, Jako bychom dnes zemřít měli. Pelhřimov: Nová tiskárna Pelhřimov, p. 134. ISBN 978-80-7415-066-1.
  2. Doležal, p. 134
  3. Doležal, p. 138
  4. 4,0 4,1 Doležal, p. 134
  5. Doležal, p. 138-139
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 Doležal, p. 134-136
  7. Krok do tmavé noci, p. 429-431
  8. Doležal, kap. Tenata se stahují – nemohli jsme zatím zasahovat, p. 158
  9. Doležal, kap. Vlna zatýkání na Vysočině, p. 167
  10. Doležal, p. 232

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]