Himno de Rio-de-Ĵanejro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mirinda Urbo)

La Himno de Rio-de-Ĵanejro nomiĝas Cidade Maravilhosa (Mirinda Urbo), nome marŝo komponita de André Filho kaj aranĝita de Silva Sobreira por la karnavalo de 1935. Tiu epiteto por la urbo Rio-de-Ĵanejro estis uzita de la franca verkistino Jane Catulle Mendès en sia poezia verko La Ville Merveilleuse (La Mirinda Urbo) publikigita en Parizo en 1913 kiel omaĝo al naturaj mirindaĵoj.[1] En la 1960-aj jaroj, la marĉo de André Filho estis "oficialigita" kiel himno.[2] Nur en aŭgusto 2003 la Municipo Rio-de-Ĵanejro efektive faris Cidade Maravilhosa la oficiala himno de la municipo.

La nomo de Rio, tamen, ne aperas en la kanto. Cidade Maravilhosa kiel kromnomo por la urbo Rio-de-Ĵanejro estis stampita de la verkisto Coelho Neto el la nordorienta brazila ŝtato Maranhão kiel omaĝo al la natura belo de la urbo. Li estis tie loĝanta por mallonge estante infano kaj dum multo de sia posta vivo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coelho Neto, Os Sertajenos publikigita en A Notícia de 29-30/10/1908, uzas la terminon "Cidade Maravilhosa", sed reference al Nacia Ekspozicio, ne al la urbo kiel tuto.
  2. André Diniz (2006). Almanaque do samba: a história do samba, o que ouvir, o que ler, onde curtir. Jorge Zahar Editor. p. 50. ISBN 978-85-7110-897-4.
  3. Cabral, Sérgio. No tempo de Ari Barroso. Lumiar Editora. p. 137. ISBN 9788585426071. Alirita la 22an de Oktobro, 2010.