Coelho Neto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henrique Maximiano Coelho Neto
Coelho Neto.jpg
Coelho Neto, brazila verkisto.
Naskiĝo 21-a de februaro 1864
en Flag of Empire of Brazil (1870-1889).svg Caxias (Brazilo), Brazilo
Morto 28-a de novembro 1934
en Brazilo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Nacieco Brazilano
Sukcesis kiel
  • romanisto
  • rakontisto
  • kritikisto kaj teatra verkisto.
v  d  r
Information icon.svg

Henrique Maximiano COELHO Neto [enhiki maksimianŭ koeljŭ netŭ], pli konata nur kiel Coelho Neto (en la malnova brazila ortografio Coelho Netto) (naskiĝis en la 21-a de februaro 1864, en Caxias (Brazilo), Maranjo, Brazilo, kaj mortis en la 28-a de novembro 1934, en Rio-de-Ĵanejro), estis brazila romanisto, rakontisto, kritikisto kaj teatra verkisto. Li estis la fondinto de la Seĝo 2 de la Brazila Beletristika Akademio, en 1897, por kiu elektis kiel patronon la poeton Álvares de Azevedo (1831-1852).

En 1899, publikiĝis en aldono de L'Espérantiste traduko de unu el liaj rakontoj, verŝajne la dua brazila verkaĵo tradukita en Esperanton. En la 1910-aj jaroj, li opiniis favore al Esperanto ĉe la brazila gazetaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Coelho Neto naskiĝis en la tiama vilaĝo Caxias, enlanda regiono de la ŝtato Maranjo, filo de Antônio da Fonseca Coelho, portugalo, kaj Ana Silvestre Coelho, indiandevena. Kiam li estis ses-jara, liaj patroj translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro. Li studis en la lernejo Colégio Pedro II. Poste li provis eniri fakultaton pri Medicino, tamen baldaŭ prirezigninte. En 1883 li eniris juran fakultaton, la Faculdade de Direito do Largo de São Francisco, loĝinte en la sama pensiono, kiun loĝis Raul Pompeia, ankaŭ studanta en San-Paŭlo.

Lia malkvieta spirito trovis en tiu fakultato taŭagan etoson por netimema ekspansio, kaj en la unua jaro li jam partoprenis movadon kontraŭ iu profesoro. Antaŭvidante kontraŭpremo, li translokiĝis al la jura fakultato de Recifo, kie li kompletigis sian unua fakultatan jaron kaj estis lernanto de Tobias Barreto, juristo kaj verkisto. Reveninte al San-Paŭlo, li arde sin donis al la aboliciisma kaj al la respublika kampanjoj (tiam Brazilo estis sklavohava Imperio), sinteno, kiu rezultis en novaj konfliktoj kontraŭ la profesoraro de la san-paŭala fakultato. En 1885 li tial rezignis pri juro kaj retranslokiĝis al Rio-de-Ĵanejro.

En la tiama ĉefurbo de Brazilo, li partoprenis grupon de "bohemuloj", konsitantan el famaj figuroj, kiel Olavo Bilac, Luís Murat, Guimarães Passos kaj Paula Ney. La historio de tiu generacio aperus poste en liaj romanoj A conquista ("La konkero") kaj Fogo fátuo ("Vaglumo"), tiu lasta dediĉita al la amiko Francisco de Paula Ney, ĵurnalisto kaj brila oratoro konita pro sia noktemuleco kaj fama anekdotaro. Coelho Neto ankaŭ fariĝis neapartebla amiko de José do Patrocínio en la aboliciisma kampanjo. Tiam li eniris la ĵurnalojn Gazeta da Tarde, kaj poste, Cidade do Rio, kie li fariĝis sekretario. Tiutempe aperis liaj unuaj publikigitaj volumoj.

En 1890 li ediziĝis al Maria Gabriela Brandão, filino de la edukisto Alberto Olympio Brandão. Ili havis 14 gefilojn.

Coelho Neto estis nomumita sekretario de la Registaro de la Ŝtato Rio-de-Ĵanejro kaj, unu jaron poste, direktoro de la Aferoj de la Ŝtato. En 1892, li estis nomumita profesoro de Historio de Arto en la grava Escola Nacional de Belas Artes kaj, poste, instruisto de Literaturo en la lernejo Colégio Pedro II.

Ankoraŭ en la politiko, li estis elektita federacia deputito por la ŝtato Maranjo en 1909. En 1910 li jam estis verkinta plurajn librojn, artikolojn, kronikojn kaj romanojn kaj tiam estis nomumita profesoro pri Historio de Teatro kaj Drama Literaturo en la Escola de Arte Dramática, de kiu tuj poste fariĝis direktoro. En 1917 li reelektiĝis kiel federacia deputito por tiu ŝtato. Li ankaŭ estis ĝenerala sekretario de la Ligo por Nacia Defendo kaj membro de Konsulta Konsilantaro de la Muncipa Teatro de Rio-de-Ĵanejro.

Krom plenumi la publikajn taskojn, Coelho Neto tenis kaj multobligis sian agadon ĉe revuoj kaj gazetoj plurtipaj, en Rio-de-Ĵanejro kaj aliaj urboj. Krom uzi sian propran nomon, li ankaŭ verkis sub sennombraj pseŭdonimoj, inter ili Anselmo Ribas, Caliban, Ariel, Amador Santelmo, Blanco Canabarro, Charles Rouget, Democ, N. Puck, Tartarin, Fur-Fur kaj Manés.

En 1923, li konvertiĝis al Spiritismo, farinte paroladon pri la spiritisma doktrino en la Salono de la Veterana Gvardio en Rio-de-Ĵanejro.[1]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis La tri gutoj ("As três gotas", en la portugala) en la Aldono de L'Espérantiste, Decembro 1899. Ĝi estas verŝajne la dua verkaĵo el la brazila literaturo aperinta en Esperanto.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CURY, Aziz. Legado de Bezerra de Menezes (ISBN 978857513091-9)
  2. BRAGA, Ismael Gomes (redaktoro). Esperanto Modelo. L. L. Zamenhof. FEB: Brasília, 1991 (3-a eldono; 1-a eldono en 1938).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]