José do Patrocínio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
José do Patrocínio
José do Patrocínio.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 9-an de oktobro 1853 (1853-10-09)
en Campos dos Goytacazes
Morto 29-an de januaro 1905 (1905-01-29) (51-jara)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvokapablo portugala lingvo
v  d  r
Information icon.svg

José do PATROCÍNIO (1853-1905) (* Campos dos Goytacazes, en la 9-a de oktobro 1853 - Rio-de-Ĵanejro, en la 29-a de januaro 1905) estis brazila farmaciisto, ĵurnalisto, verkisto, oratoro, kaj aktiva politikisto. Li elstariĝis kiel unu el la figuroj plej gravaj de la movadoj aboliciisma kaj respublika en Brazilo. Li ankaŭ elpensis la "Nigran Gvardion", taĉmenton formitan per nigruloj kaj eks-sklavoj, kiuj celis defendi la monarkion kaj la imperian reĝimon. Li kunfondis kaj okupis la 21-an seĝon de la Brazila Beletristika Akademio el 1897 ĝis sia morto. En siaj lastaj jaroj, li sin dediĉis al konstruado de direktebla aerostato, kiu portus la nomon "Sankta Kruco". La konstruado komenciĝis sed Patrocinio mortis pro tuberkulozo en la 29-a de januaro 1905, antaŭ ol fini sian aerostaton.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de vikario João Carlos Monteiro kaj Justina do Espírito Santo, emancipita sklavino el urbo Elmina, en Ganao. Post siaj primaraj studoj, li iris al Rio-de-Ĵanejro, kie li laboris kiel masonisto dum la konstruado de la Sankta Domo de Favorkoreco[1][2]. Interesiĝinte pri medicino, li enmatrikuliĝis en la Federala Universitato de Rio de Janeiro, kaj diplomiĝis pri Farmacio, en 1874. Tamen, Patrocínio ne havis loĝejon post sia diplomiĝo. Lia amiko invitis lin por loĝi en la najbaraĵo de Sankta Kristoforo[3], kie li restis en domo de riĉa landproprietulo kaj kapitano, kies nomo estis Emiliano Rosa Sena. Poste, enirinte en respublikan klubon, li ekkontaktis kun Quintino Bocaiúva (1836-1912)[4], Lopes Trovão (1848-1925)[5], Pardal Mallet (1864-1894)[6], inter aliaj.

Li baldaŭ enamiĝis al la filino de Sena, Maria Henriquieta, kies kromnomo estis "Bibi". Kvankam Emiliano komence malaprobis la geedziĝon, poste li konsentis, kaj Patrocínio edziĝis al Bibi, en 1879.

Dum tiu periodo, Patrocínio komencis sian ĵurnalisman karieron, kaj fondis, kune kun Demerval da Fonseca, ĵurnalon kies nomo estis "Os Ferrões" (La Pikiloj). Fonseca uzadis la plumnomon "Eurus Ferrão", dum la kromnomo de Patrocínio estis "Notus Ferrão". En 1879, li fariĝis kontribueldonisto de la ĵurnalo Gazeta de Notícias', kie li verkis artikolojn sub la plumnomo Prudhome.

En 1880, li fondis la aboliciisman societon kune kun Joaquim Nabuco. Li kaj ties membroj (same kiel André Rebouças (1838-1898)[7] kaj Aristides Lobo (1838-1896)[8]) estis famaj pro la aĉetado je dokumentoj pri emancipiĝo de la sklavoj. En 1885, invitite de Francisco de Paula Ney (1858-1897)[9], li forvojaĝis al subŝtato Cearao, kie li estis bonvenigita. Li ankaŭ bonveniĝis kiam li reiris al Campos dos Goytacazes, kie lia patrino, jam maljuna kaj malsana, mortis en la fino de la sama jaro. Fama personaro same kiel Rui Barbosa, Sousa Dantas (1855-1901)[10], Campos Sales kaj Prudente de Morais ĉeestis dum la entombigo.

En 1889, okaze de la Brazila Proklamo de la Respubliko, li fariĝis membro de la Mararmea ribelo el 1892, kaj ekziliĝis en Cucui, urbo en Amazonio.

Li mortis en 1905, dum diskurso omaĝe al Santos-Dumont, pro tuberkulozo aŭ hemoptizo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mota Coqueiro, ou A Pena de Morte (1877)
  • Os Retirantes (1879)
  • Pedro Espanhol (1884)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Sankta Domo de Favorkoreco, en Rio de Ĵanejro, estis fondita unue en Lisbono, en 1498, de la reĝino Eleanor el Viseŭ (1458-1525). Post Lisbono, similaj organizacioj kreiĝis en multaj aliaj urboj en Portugalio kaj en la portugala imperio.
  2. Eleanour el Viseŭ
  3. portugallingve: São Cristóvão, estas konata kvartalo en Rio de Ĵanejro.
  4. Bibliothèque Nationale de France
  5. Hemeroteca digital - Lisboa.
  6. Brazila Akademio pri Beletristiko.
  7. Buscatematica.net
  8. Museu Maçônico Paranaense.
  9. Francisco de Paula Ney (* [[Aracati, en la 2-a de februaro 1858 - Rio-de-Ĵanejro, en la 13-a de novembro 1897) estis poeto, jurnalisto, kaj amiko de Aluísio Azevedo, Coelho Neto kaj Olavo Bilac.
  10. Rodolfo Epifânio de Sousa Dantas (1855-1901) (* Salvador, en la 14-a de oktobro 1855 - Parizo, en la 19-a de septembro 1901) estis brazila advokato, ĵurnalisto kaj politikisto. Li estis unu el la fondintoj de "Jornal do Brasil".
Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj