Aristides Lobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aristides Lobo
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1838 (1838-02-12)
en Cruz do Espírito Santo, Paraíba,  Brazilo
Morto 23-an de julio 1896 (1896-07-23) (58-jaraĝa)
en Barbacena, Minas Ĝerajso,  Brazilo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Faculdade de Direito do Recife
Okupo
Okupo politikisto
vdr

ARISTIDES da Silveira LOBO (1838-1896) (* Engenho Tabocas, Cruz do Espírito Santo, Paraíba, en la 12-a de februaro 1838 - Barbacena, Minas Ĝerajso, en la 23-a de julio 1896) estis brazila juristo, politikisto, respublikana ĵurnalisto kaj aboliciisto en la epoko de la imperio. Li estas rigardata unu el la patroj de la brazila respubliko, ĉar estas stratoj praktike en ĉiuj brazilaj urboj omaĝe al li. La Paraibana Akademio de Beletristiko dediĉis al li la seĝon numeron 6.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aristides Lobo.

Li estis pripatrina nepo de la subkolonelo Francisco José da Silveira, mortkondamnita ĉar pro partoprenado en la Pernambuka Revolucio en 1817[1] kaj filo de Manuel Lobo de Miranda Henriques (1789-1856) kaj Ana Noberta da Silveira. Kvankam li nakskiĝis en Paraibo, li pasis parton de sia infaneco en Alagoaso.

La prepara kurso fariĝis en la "Kolegio de Paraibo", kaj poste li eniris en la Fakultaton pri Juro de la Federala Universitato de Pernambuko[2], kaj diplomiĝis en la jaro 1859. Li eĉ ekzercis la postenon kiel prokuroro de la respubliko kaj juĝisto (en Minas Ĝerajso), sed, baldaŭ li sin dedicas al politiko, kaj aliĝas al la Liberala Partio, kaj elektiĝas ĝenerala deputito por la Nacia Kongreso de la Imperio, dum du sinsekvaj mandatoj (1864 ĝis 1866, kaj el 1867 ĝis 1870), konkurante por la subŝtato Alagoaso.

En la 3-a de decembro 1870 li fondas, kune kun Salvador de Mendonça (1841-1913), Lafayette Coutinho, Pedro Soares de Meireles, kaj Flavio Farnense la ĵurnalon "A República" (La Respubliko), kiu komencas defendi la reĝimoŝanĝon, celante la finon de la monarkio. Tiamaniere ke, en 1870 publikiĝas la Respublikana Manifesto de la Respublikana Klubo, kaj amase propagandiĝas tiuj ideoj tra la tuta lando, kie Aristides Lobo okupas elstara rolo inter tiuj, kiuj plej arde batalis pro la respublikanaj kaŭzoj. La ĵurnalo estas tute eldetruita, poste tri jaroj, sed la kateno de la okazintaĵoj kulminis kun la Proklamado de la Brazila Respubliko en 1889.

Pri ĉi-fakto, li skribis la faman frazon: La popolo bestece ĉeestis la okazintaĵojn, miregantaj kaj surprizitaj, ne konante la veran signifon. Multaj verdire kredis ke ili rigardas paradon (laŭ artikolo verkita en la 15-a de novembro 1889, en la "Diário Popular" kaj publikigita en la 18-a de novembro).

Kreita la provizora registaro, Aristides estas nomumita ministro de la internlando, posteno kiun li okupas dum nuraj ses monatoj, el la 15-a de novembro 1889 ĝis la 10-a de februaro 1890, kiam li eksiĝis ĉar li profunde diverĝis de la marŝalo Deodoro da Fonseca. Tiam, li elektiĝis kiel federala deputito, kaj partoprenis de la konstitucia grupo, dum la mandato el 1891 ĝis 1893, kaj poste, kiel senatano, el 1892 ĝis 1896.

Li kunlaboris kun diversaj ĵurnaloj en Rio de Ĵanejro, Recife kaj San Paŭlo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Pernambuka Revolucio, ankaŭ konata kiel Revolucio de la Sacerdotoj, estis emancipiĝa movado, kiu eksplodis en la 6-a de marto 1817, en la tiama provinco Pernambuko, Brazilo.
  2. La Federala Universitato de Pernambuko naskiĝis de la translokiĝo de la Fakultato pri Juro de Olinda, fondita je la 11-a de aŭgusto 1827, laŭ leĝo de la imperiestro Don Petro la 1-a.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj