Mitomanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mitomanio estas, laŭ PIV 2020, "psika malekvilibro, karakterizata de emo al falsado de la vero, al mensogo, fabelado k simulado."[1] Alivorte, ĝi estas la konduto kutime, kvazaŭ devigate mensogi.[2][3]

Ĝi estis unue priskribita en la medicina literaturo en 1891 de Anton Delbrueck.[3] Kvankam ĝi estas polemika temo, mitomanio estas difinita kiel "falsado tute misproporcia al ajna videbla celo, kio povas esti vasta kaj tre komplika kaj povas montriĝi dum pluraj jaroj aŭ eĉ vivdaŭro".[2]

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La difinaj karakterizaĵoj de mitomanio inkludas:

  • Interna motivo por la konduto ne povas esti psikoterapie determinita: ekz., longedaŭra eldevigado aŭ kutima geedza mistraktado povus kaŭzi, ke iu multfoje mensogadas, sen ke la mensogado estas patologia simptomo.[3]
  • La rakontoj tendencas prezenti la mensogulon favore. Mitomaniuloj "ornamas sian propran personon" per dirado de rakontoj, kiuj prezentas ilin kiel herooj aŭ viktimoj. Ekzemple, iu povas prezenti sin kiel eksterordinare kuraĝa, scianta aŭ parenca al multaj famaj homoj aŭ kiel havanta grandan potencon, statuson aŭ riĉecon.

Kelkaj psikiatroj distingas kompulsian mensogadon disde patologia mensogado, dum aliaj konsideras ilin ekvivalentoj; ankoraŭ aliaj neas la ekziston de kompulsia mensogado entute; tio ĉi restas konsiderinde polemika.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pathological lying en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]