Mnemozino
(Alidirektita el Mnemozina)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Laŭ helena mitologio, Mnemozino, el gr. Μνημοσύνη memoro, ŝi estis titanino kaj personigis la memoron. Amata de Zeŭso, ŝi estis patrino de la naŭ Muzoj: Kaliopo koncernanta la heroan poezion; Klio, la historion; Polimnio, la lirikan poezion; Eŭterpo, la muzikon; Melpomeno, la tragedion; Talia, la komedion; Terpsiĥoro, la dancon; Uranio, la astronomion kaj Erato, la elegion.