Mnichova breĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mnichova breĉo
ĉeĥe: Mnichovská průrva
kanalo
Vido al Mnichova trarompejo
Oficiala nomo: Mnichova breĉo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Zahrádky
Historia regiono Bohemio
Parto de Mnichov u Zahrádek
Montaro Ralska montetaro
Rojo Bobří potok
Situo Mnichova breĉo
 - koordinatoj 50° 37′ 20″ N 14° 32′ 12″ O / 50.62222 °N, 14.53667 °O / 50.62222; 14.53667 (mapo)
Estiĝo 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mnichovská průrva
Portalo pri Ĉeĥio

Mnichova breĉo (ĉeĥe: Mnichovská průrva) estas artefarite kreita kanalo servanta kiel tralasejo de unu el akvoprovizado de Novkastela fiŝlago el Bobří potok en distrikto Česká Lípa en Regiono Liberec.

Priskribo de la loko[redakti | redakti fonton]

Mnichova breĉo troviĝas sur katastro de municipo Zahrádky ĉe Česká Lípa. Ĝi akvigas proksiman Novkastelan fiŝlagon Bobří potok tra artefarite kreita kanalo en grejsaj rokoj. Enlasaĵo en antaŭe kelkoble pli grandan fiŝlagon sekurigis baraĵoj. Tra la breĉo sur la supraĵo de la rokoj estis en la 18-a jarcento konstruita volbita ponto, sur kiu hodiaŭ kondukas ŝoseo I/9 de Česká Lípa ĝis Doksy, eventuale plu ĝis Prago tra vojkruciĝo en Jestřebí. Proksime de la ponto estas en la roko hakitaj ŝtupoj, sur kiuj eblas malsupreniri ĝis surfaco en rokĉambron, kiu servis kiel doko de ŝipetoj. La breĉon de Novkastela fiŝlago apartigas ampleksa regiono de malsekejoj kun kanoj.

La breĉo akiris sian nomon laŭ vilaĝo Mnichov, kiu situadis proksime kaj kiu pereis en la paso de tridekjara milito.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

La interesan breĉon uzis filmistoj kiel kulison al fabela fimo Nesmrtelná teta.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]