Mocod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la loĝloko Mocod en Rumanio, germanlingve nomata Mackendorf. Ekzistas pliaj loĝlokoj de tiu germana nomo, ekzemple parto de la komunumo Bahrdorf en Germanio.

Mocod [mokod] (hungare: Szamosmakód samoŝmakod, germane: Mackendorf) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Năsăud. En 1910 ĝi havis 921 loĝantojn (rumanoj); en 1992 752 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1440. Origine ĝi estis saksa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód vármegye). Administre ĝi apartenas al Nimigea de Jos.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]