Saltu al enhavo

Moldvai Magyarság

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moldvai Magyarság (Moldavia Hungararo) estas monata revuo aperanta en Miercurea Ciuc, Rumanio pri la ĉangohungaroj (hungare csángók, rumane ceangăi) de Moldavio. La revuo estas eldonata de Hargita Eldonej-entrepreno. Ĝia redaktoro estas tiu sama de la revuo Székelyföld, István Ferenczes. Ĝi estas dulingva: hungara kaj rumana. Ĝia antaŭulo aperis sub la titolo Csángó Újság ekde marto de 1990 sub la redaktado de Péter Ősz Erőss en Sfântu Gheorghe. La nunan titolon ĝi portas ekde 1991. Ĝis 1998 redaktis ĝin Péter Ősz Erőss en Sfântu Gheorghe. Ĝia redaktorino en Budapeŝto estis Laura Iancu.