István Ferenczes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
István Ferenczes

FERENCZES István [ferencseŝ], originala nomo Ferencz Salamon István, István FERENCZ S., estas hungara poeto, ĵurnalisto, redaktoro naskita en Păuleni-Ciuc la 1-an de januaro 1945.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La liceon István Ferenczes finis en Lugoj, la altlernejon en fako de biologio en Kluĵo (1964–67). Li instruis en Lunca de Jos (1962–64) kaj en sia naskiĝvilaĝo (1967–68). Inter 1968–75 li estis kunlaboranto de la ĵurnalo Hargita, inter 1975–78 fakdirektanto de Agronom-domo, inter 1978–90 ĵurnalisto de Falvak Dolgozó Népe. Inter 1990–95 kunlaboranto de RMDSZ en Miercurea Ciuc. Ekde 1997 li estas ĉefredaktoro de revuo Székelyföld. Ekde 2004 li estas ano de prezidantaro de Hungara Verkistfederiĝo, ekde 2005 ano de Magyar Művészeti Akadémia.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Nyári vándorlások (versek, 1972),
  • Utolsó kenyér (versek, 1978),
  • Ki virággal megveretett (versek, 1982),
  • Mikor Csíkban járt a török (gyermekversek, 1984),
  • Megőszülsz, mint a fenyvesek (versek, 1986),
  • Indián a Hargitán (gyermekversek, 1989),
  • Gyásztól gyászig (publicisztika, 1989),
  • Székely apokalipszis (riportreg., 1994),
  • Félidő, félpokol (versek, 1995),
  • Hó hull örök vadászmezőkön (versek, 1996),
  • Ordasok tépte tájon (riportok, 1997),
  • Pepita hangya (gyermekversek, 1998),
  • Didergés (versek, 2000),
  • Bacchatio Transsylvanica (versek, 2002),
  • Túlexponált fényképek (2004),
  • Székely tántorgó (esszék, tárcák, vallomások, 2005).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.