Molo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Molo en kemio estas kvanto da substanco en sistemo, kiu enhavas tiom da strukturaj elementoj, kiom da atomoj estas en 0,012 kilogramoj da karbono-12.

Kiam oni uzas la molon, oni specifu ankaŭ la strukturajn elementojn, kiuj povas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj aŭ aliaj partikloj aŭ difinitaj grupoj de tiaj partikloj. (La nombro estas la konstanto de AVOGADRO).

La molmaso (false ankaŭ nomata: "molekula maso" ) de substanco estas tiu maso, kiu egalas precize al 1 molo de la substanco. Oni ofte donas ĝin kiel molara maso en (g/molo) anstataŭ (kg/molo).

1 molo (grammolekulo) de substanco estas tiu materialkvanto, kiu entenas samnombran korpusklon kiom entenas 12 g da karbon-izotopoj 12C. Tio estas 6,022x1023 korpuskloj.

En fiziko, oni uzas antataŭ tio la konstanton 6,022x1026 por ricevi unuojn je kg, ekz.:

  • 6,022x1023 12C-atomoj pezas 12 g.
  • 6,022x1026 12C-atomoj pezas 12 kg.


molmaso (en (kg/molo))
maso (en kg)
materiala kvanto (en molo)
nombro de Avogadro (en )
maso de la korpuskloj (en kg)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj