Mon büvenetik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mon büvenetik (volapuke mono internacia) estis projekta internacia valuto planita de volapukisto Yang Yen-nung 1895. Oni presis monbiletojn de "mon büvenetik", kiuj similis al poŝtmarko tro fuŝe faritaj je ruĝaj literoj sur blanka papero kun kvadrata bordo. En la centro de bileto estas la vortoj "Mon Büvenetik Franazims" skribitaj cirkle, sub tiuj vortoj estas la numero "25", kiu signifas ke la monbileto valoris 25 francajn centimojn. En la centro de cirklo estas la jaro "1895". La verso de monbileto, aŭ plibone, monmarko, havis gluaĵon kaj serinumeron.

La monbileto estis emisita de komerca domo de Yang Yen-nung en Amoy (nuna Xiamen), Ĉinio, sed ne estas indiko de kiu oni povus fari kurzon. Eble tiu "mono" cirkulis inter ĉinaj volapukistoj, kiuj uzis ĝin por aĉeti volapukajn librojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

The New York Times. July 14, 1895, Wednesday. Page 13.