Mona

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun MONA informado.

Mona
Playa Pajaros
Playa Pajaros
insulo
Akvejo Mona Markolo, Kariba maro
Geografia situo 18° 5′ N, 67° 53′ U (mapo)18.085833333333-67.89027777777895Koordinatoj: 18° 5′ N, 67° 53′ U (mapo) f1
Mona (Porto-Riko)
Mona (Porto-Riko)
DEC
Mona
Mona

Map

Longo 11 kmf2
Larĝo 7 kmf3
Areo 56,783 km² f4
Plej alta loko 95 mf5
Loĝantaro 1 biologo
<1 loĝ./km²
Mapo de Mona
Mapo de Mona
vdr
Situo de la Insulo de Mona en la arkipelago de Porto-Riko.
Konstruaĵoj ĉe Playa Pájaros (Birda Strando) en suda marbordo

Mona (en hispana Isla de la Mona (Insulo de la Simiino) estas la tria plej granda insulo de la arkipelago de Porto-Riko, post la ĉefa insulo de Porto-Riko kaj Vieques. Ĝi estas la plej granda de tri insuloj situaj en la Mona Markolo, inter la Dominika Respubliko kaj Porto-Riko, dum la aliaj estas insuloj Monito kaj Desecheo. Ĝi estas ĉirkaŭ 11 km longa por 7 km larĝa, kaj kuŝas je 66 km okcidente de Porto-Riko, el kiu ĝi estas administre parto. La origina nomo donita al la insuloj de Tainoj estas Amona, kio signifas "kio mezas", alude al la veturo inter la insuloj de Porto-Riko kaj Hispaniolo. Ĝi estas unu el la du insuloj kiuj formas la departemento de Isla de Mona e Islote Monito de Mayagüez (Porto-Riko).