Saltu al enhavo

Mona Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mona Markolo
markolo natura kanalo
Ligas akvejonAtlantiko
kun akvejoKariba Maro
Disigas landopartonHispaniolo
de landopartoPorto-Riko
Datoj

Geografia situo

18° 30′ N, 68° 0′ U (mapo)18.5-68Koordinatoj: 18° 30′ N, 68° 0′ U (mapo)
Mona Markolo (Karibio)
Mona Markolo (Karibio)
DEC

Map

Plej malgranda larĝo130 km
Marbordaj lokojMayagüezd:Q632727
InsulojMona, Monito, Desecheod:Q1200572
vdr
Loko de Mona Markolo

La Mona Markolo (hispane Canal de la Mona) estas markolo kiu separas la insulojn Hispaniolo kaj Puertoriko. La Mona Markolo konektas la malfermajn akvojn de la Atlantika Oceano kun la Kariba Maro, kaj estas grava ŝipvojo inter la Atlantiko kaj la Panama Kanalo.

La markolo havas 130 km de larĝo inter la du ĉefaj insuloj kaj estas unu el plej malfacilaj markoloj en Karibio. Danĝeroj estas variaj tajdaj marfluoj kreitaj de la grandaj insuloj ambaŭflanke, kaj de la sablejoj kiuj foretendas multajn mejlojn el ambaŭ marbordoj.

La nomo Mona rilatas nek al mono (ĉu esperante ĉu angle, el money) nek al la hispana kun signifo simio, sed al indiĝena signifo "en la mezo".

Estas tri insuloj ene de la Mona Markolo:

Mona kuŝas ĉe la mezo de la Mona Markolo.

Kvin kilometroj nordokcidente de Mona estas multe pli malgranda Monito.

Kvindek kilometrojn nordoriente de Mona kaj multe pli proksime (21 km) al la Puertorika ĉeftero estas Deseĉeo.