Monaĥejo Gelati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de la Virgulino
Fresko de la Dipatrino en la absido.

La Monaĥejo de la Virgulino - Gelati proksime de Kutaisi (regiono Imereti) de Kartvelio okcidente) estis fondata de la kartvela reĝo Davido la Konstruanto (1089-1125) en 1106. Ĝi estis enlistigita en la Monda heredaĵo de Unesko en 1994, kune kun la Katedralo de Bagrato kiel sama organismo.

La monaĥejo Gelati dum longa tempo funkciis kiel unu el la ĉefaj klerigejoj kaj kulturcentroj de Kartvelio. Ĝi havis akademion kiu dungis kelkajn el la plej famaj kartvelaj sciencistoj, teologoj kaj filozofoj, multaj el ili jam estis antaŭe en aliaj ortodoksaj monaĥejoj en aliaj landoj aŭ en la akademio Mangan en Konstantinopolo. Pro la ampleksa laborado de la akademio Gelati, la tiuepoka loĝantaro eknomis ĝin «Helado» kaj «dua Athos».

La monaĥejo Gelati konservas grandan nombron da murpentraĵoj kaj manskribaĵoj el la 12a - 17a jarcentoj. En ĝi estas entombigita unu el la plej elstaraj kartvelaj reĝoj, Davido la 4-a de Kartvelio (Davit Agmaŝenebeli en la kartvela lingvo).

Reĝaj tomboj en la Monaĥejo