Monaĥejo Sankta Francisko el Asizo (Havano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monaĥejo Sankta Francisko el Asizo, estas religia konstruaĵo de baroka stilo situanta en la samnoma placo en Malnova Havano, la historia urboparto kaj municipo de Havano, la ĉefurbo de Kubo. Ĝia konstruado komenciĝis en 1548 kaj finiĝis en 1591, kvankam ĝi oficiale inaŭguriĝis en 1575, ĝia tuta konstruado finiĝis post preskaŭ 200 jaroj, per serio de strukturigaj reformoj okazigitaj ekde 1731 ĝis 1738. La fasado troviĝas en la strato Oficoj kie videblas tri ŝtonaj statuoj kiuj reprezentas al la Senmakula Koncipiĝo, Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Dominiko.

Strukturo

La konstruaĵo konsistas el tri ampleksaj navoj, kiuj estas tenataj de dek du kolonoj reprezentante la dek du apostolojn de Jesuo Kristo. Ĝi havas turon je 48 ulnoj longe, kiu en la kolonia epoko estis la plej alta strukturo de la urbo dum pluraj jarcentoj. La turo estis kronita de la bildo de Sankta Francisko el Asizo, el ŝtono, kies kapo estis deŝirita far la vento dum la uragano de 1846. Ekde 1608 ekzistis, apud la preĝejo, kapelo de la Tria Ordeno de Sankta Francisko. Nuntempe ĝi estas porinfana teatro-halo. En la malantaŭa parto antaŭnelonge konstruiĝis ĝardeno honore al Patrino Teresa.

Historio

Vido ekde la placo.

Ĝia konstruado ŝuldiĝas al la komunumo de franciskanoj kiu ekloĝis en la okcidento de la golfeto de Havano. La preĝejo funkciis kiel tombejo por la plimulto de la kolonia nobelaro de la 17-a jarcento kaj 18-a jarcento. Inter kiuj troviĝas la restaĵoj de episkopoj, grafoj, kapitanoj generaloj, kaj eĉ la vicreĝino de Peruo, la markizino de Monte Claro. La franciskanoj uzis ĝin kiel bakalaŭriga lernejo: dum jarcentoj oni studis tie Gramatikon, Filozofion, Teologion kaj Matematikon.

La kolonia registaro alproprigis sin en 1841 de la posedaĵoj de la religiaj komunumoj kaj la franciskanoj translokiĝas al la Preĝejo Sankta Aŭgusteno, relative proksime al la monaĥejo. Post tio la monaĥejo estas uzata kiel kelo kaj oficejo de la Ĝenerala Arkivo kaj la doganejo de Havano.

Post la sendependiĝo disde la hispanoj, en 1907, ĝi estas uzata kiel la Ĝenerala Poŝta kaj Telegrafa Ministerio. En 1916 denove reformiĝas por la gastigo de la Ĝenerala Ministerio de Komunikaĵoj. En 1941 kaj en 1944 oni restaŭrigis ĝin. En 1957 la Ministerio de Komunikaĵoj estis translokita al nova konstruaĵo en la nuna Placo de la Revolucio José Martí.

Post la venko de la kastrisma revolucio, oni konvertas ĝin en muzeo pri kolonia historio kaj ekgastis multajn historiajn objektojn (ĉefe religiaj) al ĝia kolekto. Post la deklarado de la antikva zono de la urbo kiel Monda heredaĵo de Unesko, oni aldonis al ĝi, post restaŭrado, halon por sakrala muziko kaj ĉambro-muziko.