Mona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la Insulo de Mona en la arkipelago de Porto-Riko.
Mona overview map
Konstruaĵoj ĉe Playa Pájaros (Birda Strando) en suda marbordo

Mona (en hispana Isla de la Mona (Insulo de la Simiino}) estas la tria plej granda insulo de la arkipelago de Porto-Riko, post la ĉefa insulo de Porto-Riko kaj Vieques. Ĝi estas la plej granda de tri insuloj situaj en la Mona Markolo, inter la Dominika Respubliko kaj Porto-Riko, dum la aliaj estas insuloj Monito kaj Desecheo. Ĝi estas ĉirkaŭ 11 km longa por 7 km larĝa, kaj kuŝas je 66 km okcidente de Porto-Riko, el kiu ĝi estas administre parto. La origina nomo donita al la insuloj de Tainoj estas Amona, kio signifas "kio mezas", alude al la veturo inter la insuloj de Porto-Riko kaj Hispaniolo. Ĝi estas unu el la du insuloj kiuj formas la departemento de Isla de Mona e Islote Monito de Mayagüez (Porto-Riko).