Montaro Gamburtsev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montaro Gamburtsev
angle: Gamburtsev Mountain Range
montaro
Deveno de nomo: omaĝe al Grigorij Gamburtsev
Kontinento Antarkto
Regiono Orienta Antarkto
Najbaras kun Kupolo A
Situo Montaro Gamburtsev
 - koordinatoj 80° 30′ 00″ S 76° 00′ 00″ O / 80.50000 °S, 76.00000 °O / -80.50000; 76.00000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 3 400 m s. m.
Longo 1 200 km (Esprima eraro: Mankas operando por round mi)
Areo 300 000 km² (30 000 000 ha)
Biomo neĝo
Tipo Orogenezo
Horzono Tempo en Antarkto
Situo enkadre de Antarkto
Situo enkadre de Antarkto
Situo enkadre de Antarkto

Montaro de Gamburtsev estas montaro troviĝanta en Antarkto. Problemo kun tiu ĉi montaro estas tio, ke ankoraŭ neniu vidis ĝin. Ĝi estas kaŝita sub kelke da kilometroj da glacio.

La plej alta punkto de la montaro de Gamburtsev havas alton proksimume 3400 metroj, sed la montopintojn de la montaro ni ne povas admiri. La pintoj estas proksimume 600 metroj sub glacio. Geologoj nun disputas, kion faras tiel masiva montaro meze de Antarkto.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La montaron de Gamburtsev malkovris en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento soveta teamo, kiu faris surloke seismajn mezuradojn. Nuntempe estis sendita ekspedicio de sciencistoj, inĝenieroj, pilotoj kaj helppersonaron el Anglio, Usono, Germanio, Aŭstralio, Ĉinio kaj Japanio por traesplori la regionon kun la montaro.