Montaro Híjar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montaro de Híjar)
Peña Labra.

Híjar [Iĥar] estas malgranda montaro de norda Hispanio inter la provincoj Kantabrio kaj Palencio, en la orienta parto de la Kantabra Montaro. Ĝi longas 24 kilometrojn kaj sekvas direkton ONO-ESE, ekde la montopinto Tres Mares ĝis Hoyos. Ĝiaj plej altaj pintoj estas en la unua sektoro de 18 km, ĝis Collado de Somahoz. Ekde tie la alto de la montaro ekperdas alton ĝis Alto de Hoyos (1080 m s.m.). Ekde Tres Mares, kiel deklivaro de la montaro, etendiĝas okcidenten la Serrata de Peña Labra,​ kiu aldonas pliajn 2600 metrojn de longo al la totalo de la ĉeno. Ĝi havas maksimuman larĝon de 5,20 km, inter Peñaguda kaj Sel de la Fuente, aŭ de 9,00 km se inkludi la masivon de Valdecebollas. Ĝia maksimuma altaĵo estas sur la montopinto Cuchillón, Canchal de la Muela, aŭ Peña del Pando, kvankam ties preciza alteco estas diferenca depende de la fakuloj: 2174 m s.m. laŭ la kartografio de la Instituto Geográfico Nacional de España, aŭ 2222 m laŭ Francisco Hernández-Pacheco kaj aliaj publikaĵoj de la sama Instituto Geográfico Nacional.​

Tiu sistemo markas la limon inter la komarko kantabra Campoo kaj la palencia La Pernía, en Kastilio kaj Leono. Ĝi estas unu de la plej sudaj deklivaroj de la Kantabra Montaro kaj ties plej orienta zono en kiu oni superas 2000 m de alteco; ne estas en norda Hispanio pli altajn altaĵojn ĝis Pireneoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]