Montgomery Scott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Doohan kiel Montgomery Scott en epizodo de 1967 el la televida serio Star Trek

Leŭtenanto komandanto Montgomery „Scotty“ Scott estas rolo el la fikcia universo de la sciencfikciaj filmoj Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis gvida inĝeniero de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A). Lian rolon en la serio de al 1960-aj jaroj ludas la aktoro James Doohan. La vojon de Montgomery Scott al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Montgomery Scott transprenas la aktoro Simon Pegg.

Montgomery Scott naskiĝis en Linlithgow, Skotlando dum la jaro 2222, kaj parolas angle kun forta skota akcento. Sur la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A), li havas la rangon de leŭtenanta komandanto kaj estas la dua oficiro de la stelŝipo. Li prezentiĝas kiel genia inĝeniero kaj maŝinisto, kiu per ampleksa teknikaj scioj kaj spertoj trovas surprizajn kaj malkutimajn solvojn por teknikaj problemoj, kiuj por ĉiuj aliaj ŝajnas nesolveblaj. Kutime la kapitano petas lin taksi, kiom da tempo bezonos vivnecesa riparo, poste postulas ke la riparo devos ebli en nur ono de la tempo taksata de Scotty, kaj ĉiam la inĝeniero sukcesas plenumi la savan riparon ene de la "nerealisme" malgranda tempokvanto postulata de la kapitano. Montgomery Scott havas iom melankolikan karakteron, kaj montras tre emocian, "patrosimilan", ligon al la stelŝipo. Kvankam li foje komandas la stelŝipon kiam kaj la kapitano James T. Kirk (William Shatner) kaj la unua oficiro Spock (Leonard Nimoy) agas ekster la ŝipo, Scotty foje asertas ke li "neniam deziris esti io alia ol inĝeniero".

Ankaŭ Montgomery Scott post sia profesia vivo en la stelŝipo Enterprise, en gasta rolo ankoraŭfoje aperas en la televida serio Star Trek: La sekva generacio. En la epizodo "Vizito de la malnova Enterprise" li estas savata el la kosmotransporta bufro de fiaskiĝinta stelŝipo. Tiel ankaŭ li - simile al lia kolego Leonard McCoy - transportiĝas 75 jarojn en la estontecon. Dum la fiaskiĝo de la transporta stelŝipo li estis ĵus pensiiĝanta kaj havis la rangon de kapitano. Fine de la epizodo "Vizito de la malnova Enterprise" li ricevas transportileton kaj forflugas.