Montoj Udzungŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montoj Udzungŭa
montara sistemo
supermara alteco

2 579 m

Geografia situo 7° 46′ S, 36° 49′ O (mapo)-7.7666736.8167Koordinatoj: 7° 46′ S, 36° 49′ O (mapo) f4
Montoj Udzungŭa (Tanzanio)
Montoj Udzungŭa (Tanzanio)
DEC
Montoj Udzungŭa
Montoj Udzungŭa
Situo de Montoj Udzungŭa
Map
Montoj Udzungŭa
vdr
Pluvarbaro en Montoj Udzungwa

La Montoj Udzungŭa (svahile Milima ya Udzungwa) estas montoĉeno sudoriente de Dodomao en Tanzanio kaj estas parto de la Orientarkaj Montoj. Ili estas kovritaj de tropikaj pluvarbaroj, montarbaroj, arbaroj de miombo, herbejoj, stepoj ktp., kaj estas hejmo de multaj grandaj mamuloj, inklude la speciojn de la Udzungŭa ruĝkolobo kaj la Tanarivera cerkocebo, kaj raraj animaloj kiaj la Udzungŭa rinhociono. Tiu areo havas enorme altan biodiversecon kun multnombraj endemiaj specioj (pli ol 25 % de vertebruloj)[1]. Plej alta altaĵo estas je 2579 m Luhombero kaj 10 % el ili estas protektitaj kiel naciaj parkoj (nome Nacia Parko Montoj Udzungwa kaj Arbarrezervejo Udzungŭa).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Newmark, W. D., 2002, Conserving Biodiversity in East African Forests, a Study of the Eastern Arc Mountains. Ecological Studies 155. Springer-Verlag, Berlin, pp. 197

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]