Montpasejo Sella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sella
Gastejo sur la pasejkulmino de Sella
montpasejo
Alteco 2240 m
Geografia situo 46° 30′ N, 11° 46′ O (mapo)46.50833333333311.766666666667Koordinatoj: 46° 30′ N, 11° 46′ O (mapo)
Sella (Sudtirolo)
Sella (Sudtirolo)
DEC
Sella
Sella
Situo de Sella
Map
Sella
Lando Italio
Montaro Dolomitoj
Akvodislimo inter Derjon→EisackAdiĝo

kaj AvisioAdiĝo

Ligas Selva kaj Canazei
Infrastrukturo Paseja ŝoseo
vdr

La montpasejo Sella ( ladine: Jouf de Sela, itale Passo Sella, germane Sellajoch) estas montopasejo en la Dolomitoj, kiu je altitudo de 2240 m ligas la ladinajn valojn Gardena kaj Fassa.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pasejo troviĝas birdfluge 33 kilometrojn orienten de Bolzano (Sudtirolo), sed la plej mallonga ŝosea kunligo longas 53,4 km. Ĝi estas ĉirkaŭata de la montaro Saslonch (3181 m) en nordoriento, de la Col Rondella (2485 m) en la sudo kaj de la Sellagrupo en oriento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ŝoseo trans la montpasejo estis finkonstruita en 1872. En 1884 estis konstruita la unua gastejo iom malsupre de la pasejkulmino. La unua gastejo sur la paskulmino estis konstruita en 1903 de la tiama Germana kaj Aŭstra Alpa Klubo.

La unua aertelfero estis konstruita dum la Unua Mondmilito por provizado de la aŭstraj trupoj.

Turismo kaj sporto[redakti | redakti fonton]

La montpasejo Sella konsistigas kune kun la montpasejoj Pordoi, Gardena kaj Campolongo la tiel nomatan Sella Rondon ĉirkaŭ la Sellagrupo.

Dum la vintro la areo estas parto de la tutregiona skiareo Dolomiti Superski. Dum somero la montpasejo estas alstrebata celo de multaj biciklistoj.

La montpasejo Sella (meze de la bildo) vidita de montpasejo Pordoj, maldekstre la Saslonch, dekstre la Sellagrupo.