Saltu al enhavo

Monumenta Toreejo de Pamplono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumenta Toreejo de Pamplono
toreejo
first class bullring (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Arkitekto Francisco Urcola Lazcanotegui • Rafael Moneo vd
Estiĝo 1920
Adreso
Lando Hispanio
Situo Pamplono
Situo
Geografia situo 42° 48′ 57″ N, 1° 38′ 22″ U (mapo)42.815866-1.639548Koordinatoj: 42° 48′ 57″ N, 1° 38′ 22″ U (mapo) [+]
Monumenta Toreejo de Pamplono (Navaro)
Monumenta Toreejo de Pamplono (Navaro)
DEC
Lokigo de Navaro en Hispanio
Situo de Monumenta Toreejo de Pamplono
Map
Monumenta Toreejo de Pamplono
Parto de Navarrese Way (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

La Toreejo de Pamplona, nome Monumenta Toreejo de Pamplono aŭ Toreejo Monumental de Pamplono estas la toreejo projektata en 1920 por okazigo de toreado en Pamplona, Hispanio. Estas la plej granda toreejo de Navaro, la tria plej granda de la mondo laŭ enhavo (ĉirkaŭ 19.720 spektantoj, post la lasta reformo kiu plenumas la regularon pri sekureco), kaj estas tutmonde konata pro la Taŭrokuroj de la Feria de San Fermín, kiu okazas ĉiujare el 7a al 14a de julio. Aktuale uzeblas ankaŭ por koncertoj kaj spektakloj.

Ekstero de la Toreejo de Pamplona. Pordo de la strateto, tra kie eniras la kuristoj kaj taŭroj dum la Taŭrokuroj.
Liberigo de taŭretoj post Taŭrokuro de Sanfermines, Toreejo de Pamplona.

Ĝi inaŭguriĝis por la Sanfermines, la 7-an de julio de 1922, realigata de la arkitekto de Donostio Francisco Urcola, kun enhavkapablo de 13.620 lokoj.[1]

En 1966 ĝi estis reformata de Rafael Moneo kunlabore kun la inĝeniero Carlos Fernández Casado, kiuj ampleksigis la strukturon de betono kaj atingante enhavkapablon de 19.529 spektantoj.