Saltu al enhavo

Monumento al L. L. Zamenhof en Belorizonto

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Belorizonto

Prezento
Dato de konstruo 1950
Geografio
Lando Brazilo
Regiono Minaso
Loko Belorizonto
Adreso Placo Zamenhof
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Belorizonto (Brazilo)
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Belorizonto (Brazilo)
DEC
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Belorizonto sen koordinatoj
Situo de Monumento al Ludoviko Zamenhof en Belorizonto
vdr

Monumento al Ludoviko Zamenhof (pole Pomnik Ludwika Zamenhofa) estas monumento en la brazila urbo Belorizonto, situanta sur la Placo Zamenhof. Ĝi estas bronza artaĵo de Samuel Ribeiro [1] .

Historio de la monumento

[redakti | redakti fonton]

Du rimarkindaj aferoj okazis en la jaro 1949 al la E-Movado de Minas Gerais; la unua estis la transformiĝo de “Esperanto-Klubo Azeredo Coutinho” en “Minasa Esperanto-Societo” kaj la dua estis la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu ricevis plenan apogon de la Guberniestro de la Ŝtato, Milton Campos, kaj de la urbestro de Belo Horizonte, Otacílio Negrão de Lima.

La kongreso estis bonega, kaj inter la plej gravaj okazaĵoj de la kongreso estas la oficialigo de “Placo Esperanto”, kiu poste alinomiĝis al "Placo Zamenhof".

Ĉar ne eblis inaŭguri statuon omaĝe al la kreinto de Esperanto okaze de la 12-a BKE, kion oni intencis ekde la 1-a Minasa Konvencio de Esperanto, fine, la 15-an de Decembro 1950 oni sukcesis realigi unu el la grandaj aspiroj de la minasaj esperantistoj: ĝi estas la unua omaĝo en Sudameriko, kiu memorigas la unuan esperantiston de la mondo, kaj Belorizonto tre orgojlas pri tio.[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]