Monumento de Franklin Delano Roosevelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento de Franklin Delano Roosevelt

Dosiero:FDR memorial.jpg
Statuo de prezidento Roosevelt

Monumento de Franklin Delano Roosevelt (Usono)
Monumento de Franklin Delano Roosevelt (Usono)
DMS
situo de la monumento en Usono
Bazaj informoj
ŝtato: Vaŝingtono,  Usono
areo: 30.000 m²
dato de establiĝo: 2-a de majo 1997
koordinatoj: 38° 58' 02"norde, 77° 02' 40" okcidente


Artefaritaj akvofaloj en la memorejo

La Monumento de Franklin Delano Rooseveltangle Franklin Delano Roosevelt Memorial - en la Okcidenta Potomaka Parko de la usona ĉefurbo Vaŝingtono memorigas pri Franklin Delano Roosevelt, kiu inter la jaroj 1933 kaj 1945 estis la prezidento de Usono, do gvidis la ŝtaton en la tempo, kiam en centra Eŭropo regis la diktatora reĝimo de Nazia Germanio, kaj kiam plitensiiĝis la internacia politika situacio ĝis ekde la jaro 1939 ardis la Dua Mondmilito.

Dosiero:FDR chair.jpg
statuo de Franklin Delano Roosevelt sur sia rulseĝo

La memorejo inaŭgurita la 2-an de majo 1997 ampleksas suman areon de 30.000 m². Kvar diversaj areoj gvidas tra 12 jaroj de la historio de Usono, ĉiu areo reprezentas unu oficperiodon de Franklin Delano Roosevelt. Skulptaĵoj kreitaj laŭ historiaj fotoj montras la prezidenton kun sia hundo kaj sur rulseĝo. Aliaj skulptaĵoj montras scenojn de la Granda Depresio, ekzemple homojn aŭskultantajn radiofonan parolaĵon de Roosevelt aŭ virojn en atendovico antaŭ supa kuirejo. Bronza statuo de la prezidenta edzino Eleanor Roosevelt antaŭ la flago de la Unuiĝintaj Nacioj memorigas pri ŝia engaĝiĝo pri la interŝtata organizaĵo.

Memore al la korpa handikapo de Roosevelt la kreintoj volis starigi memorejon alireblan por homoj kun diversaj korpaj handikapoj. Inter la apartaĵoj estas areo kun palpeplaj reliefoj kun skribaĵoj en blindula alfabeto Brajlo. Tamen la kreaĵo fine kritikiĝis – ekzemple laŭ la kritikantoj iuj el la reliefoj kaj la skribaĵoj en blindula alfabeto tiom altus, ke neniu blindulo atingus ilin mane.


Flua akvo estas grava fizikaj kaj metafora ero de la memorejo. Ĉiu areo enhavas akvofalon. Irante de unu areo al la venonta, la akvofaloj pligrandiĝas kaj plikompleksiĝas, respegulante la kreskantan kompleksecon de la prezidenteco vidalvide de la grandaj sociaj ŝanĝoj de la Granda Depresio kaj la Dua Mondmilito.

Pli etaj akvofaloj inter la areoj kaj reflektobaseno donas al la temo akvo kontinuecon.

La monumento estis planita fare de Lawrence Halprin kaj enhavas skulptaĵojn kaj pliajn artaĵojn de Leonard Baskin, Neil Estern, Robert Graham, Thomas Hardy kaj George Segal.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala registara retejo pri la monumento