Monumento de Jefferson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento de Jefferson


rigardo trans la Tidal Basin al la Monumento de Jefferson

Monumento de Jefferson (Usono)
Monumento de Jefferson (Usono)
DMS
situo de la parko en Usono
Bazaj informoj
ŝtato: Vaŝingtono,  Usono
areo: 74 m²
dato de establiĝo: 13-a de aprilo 1943
vizitantoj po jaro: 2.312.726 (stato de 2005)
koordinatoj: 38° 88' 46"norde, 77° 03' 09" okcidente


dum rekonstruo somere de 2006

La Monumento de Jeffersonangle Jefferson Memorial - en la usona ĉefurbo Vaŝingtono estis starigita honore al la tria prezidento de Usono, Thomas Jefferson.

Komence de la 1930-aj jaroj pli kaj pli klariĝis, ke Usono evoluis al unu el la gvidaj potencoj de la 20-a jarcento, fine la plej gvida. Plifortiĝis streboj en la usona ĉefurbo Vaŝingtono, respeguli tion per pli reprezentaj konstruaĵoj. Jam ekzistis la Monumento de Lincoln memore al Abraham Lincoln kaj la Vaŝingtona Monumento memore al George Washington. Laŭ instigo de Franklin D. Roosevelt, kiu inter la jaroj 1933 kaj 1945 estis la prezidento de Usono, plikonkretiĝis planoj ankaŭ por Thomas Jefferson konstrui monumenton. Liaj raciismaj idealoj de libereco, egalrajteco kaj de progreso, estis motivigaj por Roosevelt lukti por elmanovri Usonon el la sociaj kaj ekonomiaj perturboj de la Granda Depresio, direkte al nova memcerteco kaj al pli interhelpa socio. Sekve kaj Roosevelt kaj multaj pliaj usonanoj entuziasmiĝis honorigi la aŭtoron de la Usona Deklaro de Sendependeco kaj liajn idealojn pri libereco per reprezenta memorejo.

Laŭ tiu iniciativo, la Usona Kongreso dum la jaro 1934 decidis favore al tia projekto. La arkitekto Russell Pope (1874 - 1937), kiu jam planis la okcidentan alon de la Nacia Galerio pri Arto, ricevis la mendon plani la monumenton. La konstruo komenciĝis dum 1939 kaj post kvar jaroj, dum 1943, estis oficiale inaŭgurita. La stilo estis multe kritikata: multaj usonanoj ne ŝatis, dum la tiom moderna 20-a jarcento daŭre elekti antikvan, helenisman respektive romian stilon por monumento.

kolonaro ĉirkaŭ la monumento

Interne de la konstruaĵo videblas proksimume 6,5 metrojn alta kaj pli-malpli 4,5 tunojn peza bronza statuo de Thomas Jefferson, kiu estis aldonita 4 jarojn post la inaŭguro. En la murojn, eltiraĵoj el diversaj paroloj kaj verkoj de Jefferson estas gravuritaj. La tuta konstruaĵo, ĉe la bordo de la rivero Potomako, pitoreske situas en la Okcidenta Potomaka Parko kaj estas kadrigita de japanaj ĉerizarboj, kiun d-ro Jokiĉi Takamine, elstara japana kemiisto, kiu konatiĝis kiel malkovrinto de la neŭrotransmisilo adrenalino, nome la japana ĉefurbo dum la jaro 1912 donacis al Usono.

Jam sole la rigardo de la Monumento de Jefferson trans la rivero al la Vaŝingtona Monumento kaj la Blanka Domo malantaŭe de ĝi pravigus viziton de ĝi.