Moorea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moorea
insulo
Akvejo Pacifiko
Insularo Societa Insularo
Geografia situo 17° 32′ S, 149° 50′ U (mapo)-17.533333333333-149.833333333331207Koordinatoj: 17° 32′ S, 149° 50′ U (mapo) f1
Situo de Moorea
Situo de Moorea

Map

Areo 134 km² f4
Plej alta loko Mont Tohivea
1 207 mf5
Loĝantaro 16 191 (2007)
121 loĝ./km²
Ĉefa loko Afareaitu
bildo de insulo
vdr
Golfeto de Cook

Moorea (tahitie: Mo’orea) estas Franc-Polinezia insulo, kiu apartenas al la Societa Insularo en la Pacifika Oceano. Ĝi situas nur 17 km okcidente de Tahitio. Ĝi estas vera geedziĝa destino. La nomo Moorea havas la signifon de "flava lacerto" (Mo'o = lacerto ; Re'a = flava).

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo malkovriĝis en 1767 fare de Samuel Wallis. Li ne albordiĝis. Li nomis la insulon laŭ la Duko de Jorko. En 1777 James Cook vizitis Moorean. En 1817 anglaj misiistoj setlis sur la insulo por konverti la loĝantojn kaj por fondi sukero- kaj teksaĵofabrikon. En 1843 Moorea estis aldonita ĉe Franca Polinezio.

Atingebleco[redakti | redakti fonton]

Moorea havas propran flughavenon. Ne estas direktaj flugoj el la eksterlando al Moorea sed tamen el Papeete kiu havas internacian flughavenon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Virino el Moorea
Bangaloj de Hotelo Hibisko
Panoramo