Morgenthau-plano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Morgenthau-plano estis propono malfortigi Germanion post la 2-a Mondmilito, eliminante ĝian armilan industrion kaj forigante aŭ detruante aliajn esencajn industriojn bazajn al armea forto. Tio inkludis la forigon aŭ detruon de ĉiuj industriaj fabrikoj kaj ekipaĵo en la Ruhr. Ĝi estis unue proponita fare de Usona Sekretario de la Financaj aferoj Henry Morgenthau (la juna) en memorando de 1944, titolita Proponita Post-Kapitulaca Programo por Germanio. Dum la Morgenthau-plano havis iom da influo ĝis la 10-an de julio 1947 (adopto de JCS 1779) je Alianca planado por la okupo de Germanio, ĝi ne estis adoptita. Usonaj okupadaj politikoj celis "industrian malarmadon", sed enhavis kelkajn intencajn kaŝpasejojn, limigante ajnan agadon al mallong-daŭraj armeaj iniciatoj kaj malhelpante grandskalan detruon de minoj kaj industriaj fabtrikoj, donante vastan diskretecon al la militista guberniestro kaj la kontraŭuloj de Morgenthau ĉe la Milita Ministerio. Esploro de Herbert Hoover konkludis, ke la plano estas nerealigebla kaj rezultigus ĝis 25 milionoj da germanoj mortantaj pro malsato. Ekde 1947, usonaj politikoj celis restarigi "stabilan kaj produktivan Germanion" kaj baldaŭ sekvis la Marshall-plano.

Kiam la Morgenthau-plano estis publikigita fare de la usona gazetaro en septembro 1944, ĝi tuj estis kaptita fare de la germana registaro kaj utiligita, kiel parto de propagandaj klopodoj en la finaj sep monatoj de la milito en Eŭropo, celante konvinki germanojn batali plu.