Mormona templo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mormona templo

En la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la templo estas la domo de la Sinjoro. La eklezio havas 122 templojn, kaj aliaj naŭ estas konstruataj.

Templo kaj preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj estas uzataj por ordinara dimanĉa Diservo. (Notu ke en Israelo kaj arabaj landoj, semajna diservo okazas je la kutima sankta tago de la regiono.) Iu ajn, inkluzive ne-membrojn, povas ĉeesti diservon en preĝejo.

La celo kaj la ĉe-estantaro de la templo estas malsamaj ol tiuj de preĝejoj. Ili ĝenerale estas fermitaj dimanĉe, por ke la templa funkciistaro povas diservi en preĝejo. Nur indaj membroj povas eniri la templon.

Kvalifikoj[redakti | redakti fonton]

Por esti inda je la templo, oni devas esti membro de la eklezio dum almenaŭ unu jaro. Oni devas obei al la ordonoj kiujn la eklezio instruas. Interalie, oni devas esti fidela ene de edzeco aŭ sin deteni de seksaj rilatoj ekster edzeco, oni devas sin deteni de alkoholo, tabako, kafo, teo, kaj drogaĉoj, oni devas esti honesta, ktp.

Templaj interligoj[redakti | redakti fonton]

Savplano.

En la templo, oni faras certajn interligojn kun Dio. Tiuj interligoj nomiĝas lavado, sanktoleado, kaj la dotado. Membroj de la eklezio ĝenerale ne parolis pri la detaloj ekster la templo. Iuj kritikas la eklezion pro tio; la eklezio diras ke la templo kaj ĝiaj interligoj estas "sanktaj, ne sekretaj" (angle sacred not secret).

Eterna edzeco[redakti | redakti fonton]

Unu el la doktrinoj de la eklezio estas ke edzeco devus kaj povas esti eterna. Tiu eterna edzeco povas esti ligita nur en la templo.

Anstataŭaj ritoj por mortintoj[redakti | redakti fonton]

Mormonoj kredas ke mortintoj kiuj ne akceptas Kriston kaj la eklezion dum vivo povas akcepti ĝin inter morto kaj la fina juĝo. Ili ankoraŭ bezonos la neprajn ritojn, kaj do mormonoj faras tiujn ritojn por mortintoj. Tiujn anstataŭajn ritojn oni faras en la templo.

Oni faras kaj la neprajn ekstertemplajn ritojn (bapto, konfirmacio) kaj la templajn interligojn supre menciitajn. Por viroj, oni ankaŭ ordinas ilin al la pastreco. (Mormonoj ne havas apartan pastrecon; ĉiu viro rajtas laŭ lia indeco esti ordinita al la pastreco.) Se la mortinto estis edziĝita, kaj la aliaj ritoj jam estas faritaj por ambaŭ geedzoj, oni ankaŭ faras eternan edzecon por ili.