Templo de Baton Rouge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Templo de Baton Rouge
Baton Rouge Temple.JPG


Bazaj informoj
Loko Baton Rouge, Luiziano, Usono
Religia aliĝo Mormonismo
Ŝtato Usono Usono
Religia statuso Sanktejo
Arkitektura priskribo
Karakterizaĵoj
Information icon.svg
vdr

La Templo de Baton Rouge, Luiziano, estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 94 konstruita de la eklezio kaj la dua en la ŝtato de Luiziano. Lokita je malpli ol 10 km de la sudokcidento de la urbo de Baton Rouge, la templo de blanka marmoro konsistas el sola pinaklo kaj ĝardenoj kiuj en la printempo estas ornamitaj per miloj da floroj kiuj, kontraste kun la interno de la templo, estas malfermitaj al la publiko. Nur la templo estas en la tereno de la templo, sur malgranda monteto inter la centro de kongregacioj de la "stako" de la loko kaj la natura marĉa rezervo malmultajn metrojn de la rivero Misisipo.