Mortotemplo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mortotemplo de Hatŝepsut.

Mortotemplo aŭ "memortemplo" estis egipta templo konstruita proksime al la reĝaj tomboj de Antikva Egiptio. Tiuj temploj celis omaĝi kaj kultadi la reĝadon de la faraonoj, al kiuj ili estis dediĉitaj.

Mortotemploj estis konstruitaj kaj en la Malnova kaj en la Nova Egipta Imperio.