Moruroa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 21° 50′ S 138° 55′ U / 21.833 °S, 138.917 °U / -21.833; -138.917 (mapo)

Satelitfoto

Moruroa estas atolo kiu apartenas al la Tuamotuoj kiuj estas parto de Franca Polinezio. Ekde 1962 la atolo estas armea areo. Pro tio estas malpermesate iri sur la atolon aŭ eniri la lagunon. La trairejoj en la koralrifo estas fermitaj pro la sama kaŭzo. Ŝipoj kaj aviadiloj kiuj eniras la 30-kilometran zonon estas devigataj sin anonci pere de la radio.

Nukleaj testoj

Dum la periodo de 1966 ĝis 1996 sur Moruroa oni faris nukleajn eksperimentojn (41 superteraj kaj 174 subteraj).

Vidu ankaŭ

Rainbow Warrior