Moskeo de Ŝjiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moskeo de Ŝiano)
Moskeo de Ŝjiano
moskeo
moskeo [+]

LandoĈinio
RegionoŜenŝjio
SituoŜiano
- koordinatoj34° 15′ 48″ N, 108° 56′ 12″ O (mapo)34.263385616655108.93665578884Koordinatoj: 34° 15′ 48″ N, 108° 56′ 12″ O (mapo)

Moskeo de Ŝjiano (Ĉinio)
Moskeo de Ŝjiano (Ĉinio)
DEC
Moskeo de Ŝjiano
Moskeo de Ŝjiano
Map
Moskeo de Ŝjiano
Vikimedia Komunejo:  Great Mosque of Xi'an [+]
vdr

La Granda Moskeo de Ŝjiano estas la plej granda kaj plej bone konservita el la unuaj moskeoj de Ĉinio. La moskeo situas en Ŝiano, ĉefurbo de la provinco Ŝenŝjio (陕西, pinjine Shǎnxī), kaj ĝi staras kiel simbolo de la malfermiteco de la dinastio Tang al la eksterlandaj komunumoj.

La moskeo kovras areon de ĉ. 12,000 m². Memortabulo de la Minga dinastio datigas ĝin en la jaro 742. Ĝi estis konstruita sub la imperio de la Tangoj, kaj en la dezajno miksiĝas elementoj de la ĉina kaj la arab-islama tradicioj. Kvankam la konstruaĵo precipe konsistigas unusolan grandan halon, fakte temas pri pluraj pavilonoj.