Moskva Ĉajkovskij Konservatorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
foto el 1940
Nikolaj Rubinŝtejn fondinto de la konservatorio
Dosiero:Tchaikovsky monument Moscow(1).jpg
Ĉajkovskij monumento

Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (ruse Московская государственная консерватория имени П. И. Чайковского) estas muzikuniversitato de Rusio funkcianta ekde 1866. Ĝin fondis Nikolaj Rubinŝtejn (frato de Anton Grigorjeviĉ Rubinŝtejn) kaj princo Nikolaj Petroviĉ Trubeckoj surbaze de la muzikaj klasoj, kiujn li estris kune kun Vasilij Kologrivov ekde 1860. Ĝis morto en 1881 li estis direktoro, profesoro de la piana fakultato kaj dirigento de la studenta orkestro.

Studada kurso daŭris ĝis 1879 ses jarojn, poste naŭ jarojn. La konservatorio havas ses fakultatojn; instrumenta, vokala, orkestra, ĥora, opera kaj teoria. Krome al studentoj oni instruas ĝeneralajn lernofakojn. Ĝis 1917 studado estis pagata.

La konservatorio lokiĝas en la konstruaĵo, kiu antaŭe estis privata palaceto. Tial ĝi estis kelkfoje rekonstruita por la muzikaj celoj. La 20-an de aprilo 1901 en ĝi oni inaŭguris la Grandan Halon, kiu ĝis nun estas plej taŭga muzikejo de la lando, kies unika akustiko mirigas ĉiujn muzikistojn kaj aŭskultantojn. Ekde tiam en ĝi funkcias la grandega orgeno, kiun faris en 1899 la granda franca majstro Aristide Cavaillé-Coll.

En 1958 sur ĝia sceno okazis la unua Internacia muzika konkurso nome de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, la granda rusa komponisto. Ekde 1940 la konservatorio portas lian nomon. En la halo samtempe povas enspaciĝi 1737 spektantoj. En 1954 ekstere de la konstruaĵo oni establis la monumenton omaĝe al Ĉajkovskij, kiun faris skulptistino Vera Muĥina.

Eksteraj ligiloj